Bonvenon al  Argentina Esperanto Ligo ARGENTINA ESPERANTO LIGOBonvenon al  Argentina Esperanto Ligo

Menuo
· Starta Pagxo
· Dokumentoj
· Estraro
· Kontakto
· Membroj - Agado
· Recenzoj
· Via Konto

  Argentina Esperanto Ligo - Vidi cxion
AEL
05 oktobro 2007AEL FORUMO 2007
Foro AEL 2007
20 decembro 2007Argentina Esperanto lernejo Oficiale Aprobita
AEL, Argentina Esperanto-Ligo, informas ke la nova ARGENTINA ESPERANTO-LERNEJO kreita de nia Ligo, estas oficiale aprobita je la Ŝtataj Juraj instancoj de Rezolucio IGJ Nº 1067/2007.
La Argentina Esperanto-Movado, havas nun oficialan lernejon jure stabilita por ricevi financajn subvenciojn kaj enkonduki instruadon de la lingvo internacia akorde al landaj leĝoj.
AEL en venonta Asembleo proponos la regularon por la funkcio de la Lernejo en ĉiuj instancoj de la instruado de la lingvo internacia.

Rezolucio Nº 001067

Redono de la depono
Argentina E-Vento
01 aprilo 2007REVUO A E-Vento. Oficiala organo de Argentina Esperanto Ligo
Revuo Argentina E-Vento Nº 29
legi aux elsxuti la revuon (PDF dosiero)
por elsxuti la revuon premi la dekstran musbutonon kaj selekti 'konservi kiel...'
18 julio 2007REVUO A E-Vento. Oficiala organo de Argentina Esperanto Ligo
Revuo Argentina E-Vento Nº 30
legi aux elsxuti la revuon (PDF dosiero)
por elsxuti la revuon premi la dekstran musbutonon kaj selekti 'konservi kiel...'
05 decembro 2007REVUO A E-Vento. Oficiala organo de Argentina Esperanto Ligo
Revuo Argentina E-Vento Nº 31
legi aux elsxuti la revuon (PDF dosiero)
por elsxuti la revuon premi la dekstran musbutonon kaj selekti 'konservi kiel...'
22 marto 2008REVUO A E-Vento. Oficiala organo de Argentina Esperanto Ligo
Revuo Argentina E-Vento Nº 32
legi aux elsxuti la revuon (PDF dosiero)
por elsxuti la revuon premi la dekstran musbutonon kaj selekti 'konservi kiel...'
Landa agado
13 decembro 2006Informo pri sukcesa vizito dank´al Pasporta Servo
Pere de interreto ni sciis pri vizito de Fabio Lima da Silva, (35-j) el Río de Janeiro, (BR), al nia urbo Pres. R. Roque Sáenz Peña, Chaco.
Post interkonsento, Fabio alvenis la 2-an de decembro 2006, je la 10h30 ATM. Lia gastigado estis ebla dank´al Pasporta Servo, cxar gastiganto estis s-ano Rubén Diaconu.

Sabato, post iomete koni la urbon, nokte okazis renkontigxo “Esperanto-portugala” cxe “Centro Cultural de Idiomas Jorge Amado”, kie malgraux la pluvo, dudeko da personoj cxeestis por kunfratiga interkonatigxo kaj vespermangxo. Fabio parolis kun cxiuj – kaj pro la lingvoscio de la cxeestantoj –  cxu Esperante, cxu portugale, cxu hispane. La neformala konversasio temis pri la Esperanta kaj brazila kulturoj, ankaux pri sia profesio cxar li estas ingxeniero pri matalurgio kaj studas pri Polimeraj Sciencoj, cxe Federacia Universitato de Río de Janeiro
Lundo, matene, Rubén akompanis Fabio-n viziti Zoologian Parkon kaj Regionan Reservejon (la 4-grave en el lando) por koni nian flauxron kaj fauxnon.
Post tagmezo, oni vizitis turisman lokon “Complejo Termal” por koni kuracigajn termajn akovojn kaj la turisman konstruajxon. Tie ankaux, fare de Municipa Turisma Oficejo, Fabio ricevis donace, provincan blazon-sxildon sur papero kiel memorajxon kaj por la kolekto de Fabio.
Sekve oni vizitis Fakultaton pri Agroindustrio kie Fabio konis la bibliotekon, la ceteran konstruajxon kaj profitis la okazon por demandi kaj informigxi cxe  laboratorio pri esplorado de lokaj vegetaloj – kuracigaj kaj nutrigaj–.
Nokte, post vespermangxo cxe familio Stacul, oni adiauxis Fabio-n je la 23h30 cxe busa stacidomo, cxar marde li estus vizitanta  urbon Santiago del Estero.
Rezulte de tiu vizito oni intersxangxis E-materialojn kaj promesis dauxrigi la kontakton kun Fabio kaj kun KKE (“Kultura Kooperativo por Esperantistoj”) de Río de Janeiro, kies ano ankaux li estas.
Raportis: Tony Stacul
Saenzpenja Esperanto-Klubo
20 auxgusto 2007Disdono de diplomoj en BEA
Dimancxe, 19an de Auxgusto 2007.

En la sidejo de la Bonaera Esperanto Asocio oni disdonis diplomojn al la kursantoj de la baza kurso de la lingvo.

Dum festo okazinta en la salono de la sidejo, ja bele ornamita kaj kun la aldono de kontentiga mangxajxo (varma cxokolado akompanata de fruktoj) kaj post kelkaj paroloj prononcitaj de la prezidanto de la Asocio komencis la  disdono, inter aplaudoj kaj emociaj momentoj. 

Gratulojn al la instruistoj Stephy Cabovianco, Aneta Ubik kaj Ary Borensweig!

Kaj kompreneble... gratulojn al la nun diplomitoj Agustina, Nicolás, Clara, María de los Ángeles, María Eugenia, Carlos, Sebastián kaj Matías!
Saenzpenja Esperanto Klubo - Bulteno
11 decembro 2006SEK - Bulteno Nº 20 Decembro (2006-4)
Sek-Bulteno Nº 20  -.pdf dosiero-
01 aprilo 2007SEK - Bulteno Nº 21 Aprilo (2007-1)
Sek-Bulteno Nº 21  -.pdf dosiero-
05 decembro 2007SEK - Bulteno Nº 22 Novembro (2007)
Sek-Bulteno Nº 22  -.pdf dosiero-
Samideanoj
20 auxgusto 2007Revo realigita dank al Esperanto
Sendita de nia samideano Rubén Teofil Diaconu Tkachenko 

"...kiam mi revenis el Eŭropo, meze de septembro 1999,
verdire mi ne imagis esti verkisto pri tiu ĵus finita vojaĝo, sed tiom
da travivaĵoj kaj tiom da bonaj spertoj indis registri, rakonti kaj
diskonigi ilin al ĉiuj esperantistoj aŭ E-parolantoj por sciigi aŭ
konfirmi al ili pri la graveco kaj aktualeco de la Internacia Lingvo.
..."

Revo realigita dank al esperanto ( PDF dosiero)